En la libro estas prezentitaj teoriaj fundamentoj kaj historio de interkultura edukado. Krom scienceca analizo de ĉefaj nocioj kaj sociaj problemoj ligitaj kun kultura diverseco, ĝi enhavas riĉan gvidilon pri literaturo kaj interretaj paĝoj pri interkulturo, tolero, civitaneco kaj edukado en plurkulturaj kaj pluretnaj medioj. La internacia lingvo Esperanto estas prezentita tie ĉi kiel praktika ilo de interhoma komunikado, firme ligita kun bazoj de edukado en la kondiĉoj de kultura diverseco. La libro certe interesos ne nur sciencistojn kaj instruistojn, sed ĉiujn legantojn konsciajn pri la gravega rolo de interkulturaj rilatoj en la nuntempa mondo.

La aŭtoro estas doktoro pri pedagogio, instruisto en Universitato de Kazimierz Wielki en Bydgoszcz (Pollando). Li interesiĝas pri interkultura kaj kompara pedagogioj. Kunordiganto de diskutlisto „Międzyszkolnik” de Forumo de Junaj Pedagogoj ĉe Komitato de Pedagogiaj Sciencoj de Pola Akademio de Sciencoj. Prizorganto de Akademia Centro de Volontuloj ĉe la Universitato de Kazimierz Wielki; volontulo en internacia movado de doktoroj-klaŭnoj de Patch Adams. Kiel instruisto de Esperanto kaj preleganto li patroprenis plurajn internaciajn iniciatojn pri edukado - i.a. en Brazilo, Ĉinio, Francio, Peruo, Pollando, Rumanio kaj Vjetnamio.

Elŝuti la libreton (249 p. 5,8 Mo)