Dimanĉe la dudekduan de junio 2014, pli ol 30 geesperantistoj ĉeestis je pikniko organizata de Esperanto Vendée kaj de la asocio de Vendée Bas Poitou el Vouvant. Dank'al tiu asocio, nova grupo por lerni esperanton ĵus ekiĝis en la suda Vendeo. Estis okazo por ĉiuj esperantistoj de la departemento, novaj kaj malnovaj por interrenkontiĝi.

vouvant espéranto-vendée

La etoso estis tre varmega tiel vetera kiel humana.

Post agrabla aperitivo kunmetita de kelkaj lokaj specialaĵoj, la piknikon ni eltiris el niaj korboj kaj ni plezure partigis manĝaĵojn. La babilado vigliĝis dum la glasoj iom post iom malpleniĝis. Ĉiuj aprezis la tre diversajn talentojn dank’al la interŝanĝitaj desertoj, ĝis kaftermosoj helpis nin digesti.

chants en espéranto

Alfonso, ludante fluton, poste akompanis la plej bonajn kantulojn per kelkaj digestkantoj. Ni pasis festegan momenton, Brassens esperante : tiu estas vere belega.

Espéranto-Vendée - Visite Vouvant

Post laŭvola siesto, Beatrice havis bonan iniciaton, ŝi invitis nin al gvida vizitado tra kvartalstratoj. Jen historiistino, jen fabelistino, ŝi sperte miksis historion kaj legendon. Jen terapiistino, jen ĝardenistino, ŝi belmaniere donis siajn receptojn. Tiele, ŝi povis interesigi la plenkreskulojn, sen forgesi partoprenigi la infanojn.

Dankon al ĉiuj pri tiuj agrablaj momentoj partigitaj dank'al tiun lingvon kiu nin vojaĝigis.

Elŝuti la fotojn de tiu tago