Ni estos 24, inkludante paron de ĉilianoj vizitantaj Vendeon, por entrajniĝi en La Roche-sur-Yon la vendredon 24an de julio por kuniĝi kun preskaŭ 2500 partoprenantoj el 82 landoj por la Monda Kongreso de Esperanto, kiu okazos en Lille de la 25a de julio ĝis la 2a de aŭgusto. Ni trovos tie Zhang Fude, el Ĉinio, kiu restadis antaŭ nelonge en Vendeo kaj multaj korespondantoj kontaktitaj per la Interreto.

Tio estas senprecedenca en la historio de la Internacia Lingvo en Vendeo, kiu komenciĝis en 1903 en Luçon dank' al la arkitekto Léon Ballereau kaj depost la fondiĝo de la asocio de Espéranto-Vendée antaŭ 19 jaroj, en 1996.
 
Antaŭaj kongresoj en Francio okazis en 1957 en Marsejlo kaj 1998 al Montpeljero kun 3133 partoprenantoj el 66 landoj. Kelkaj membroj de Espéranto-Vendée jam partoprenis en malproksimaj kongresoj — Jokohamo, Hanojo, Fortalezo (Brazilo), Nazareto ... — kaj estas certe, ke ni ne estos tiel multaj en Nitro (Slovakio) en 2016 kaj ĉefe en Seulo (Suda Koreio) en 2017. Temas do pri tre malofta okazo. Intertempe, la Interreto ebligis al Esperanto notinde progresi sur diversaj kampoj: vidu en la franca "L'espéranto au présent" (Esperanto nuntempe) — http://www.ipernity.com/blog/32119/211524
 
Interreta serĉo per "esperanto monda kongreso" donas senton pri la graveco de ĉi tiuj okazaĵoj, la unua okazis en Bulonjo ĉe Maro en 1905. Tiu de Lille estos la centa. La malfermo, kiu okazos dimanĉon 26an de julio je la deka horo, estos televide spektebla per interreto : estas necese registriĝi sur la retejo http://blog-bilinguisme.fr/produits/uk2015malfermo/
 
La malferma tago, 26an de julio, markos la 128an datrevenon de la publikigo de la unua Esperanto-lernolibro en Varsovio. Afiŝo desegnita de Peter Oliver memorfestas tiun tagon en 84 versioj : http://www.linguistic-rights.org/esperanto-tago/