Pri sia prelego
La 11an de februaro ni profitis nian monatan renkontiĝon de Esperanto por inviti Guilherme FIANS. Li estas juna brazilano, kiu vojaĝis tra Francio por prezenti prelegojn.
Gijermo1En La Roche sur Yon, matene li prelegis pri antropologio, kaj posttagmeze pri Brazilo.
Ĝis nun, mi neniam pripensis pri tiu fako, kaj mi sciis malmulte pri tiu temo; pro tio mi timis sekvi malfacile tro elstaran konferencon. Male, estis tre interese.
Mi malkovris interalie, ke : 

- Je la komenco, antropologoj studis fremdajn popolojn ene de siaj oficejoj; tio estas, ke ili informiĝis ĉe vojaĝantoj, esploristoj kaj de tiam ili skribis siajn raportojn sen neniam eliri el siaj oficejoj. (sendube timante sovaĝulojn)
- Poste ili vojaĝis ĝis la studataj lokaj popoloj sur kamplaboro, sed ne vere miksiĝis kun ili, preferante alvoki kelkajn delegitojn por demandi al ili informojn pri ilia vivmaniero. Kaj poste uzis iliajn datumojn por skribi siajn raportojn (problemo: iu delegito procesis, li asertas, ke estas li la vera aŭtoro de la verko, fakte li perdis la proceson).
- Nun antropologoj antaŭ ol skribi raporton pri sia esploro, vivas sufiĉe longtempe inter la popoloj studataj.gijermo2Surprizis min aŭdi, ke :
- Antropologoj povas esti « utilaj » : dum la koloniigo la registraro surbaze de iliaj raportoj asertis, ke la kulturo de eŭropanoj pli valoras ol tiu de indiĝenoj.
- Alia ekzemplo de malbona uzado : estro de firmao petis al antropologo raporton por pruvi, ke konstruaĵo nepre necesas en iu loko. Antropologo esploris, taksis ne kongrua la konstruaĵon, kaj redaktis sian raporton tiusence. La estro rifuzis la raporton kaj postulis, ke li ŝanĝu la konkludon. Pro la rifuzo de la antropologo, la estro maldungis lin.
Oni povas supozi, ke oportunista aliulo akceptus.

Kaj nun kio pri la esploro far de Guilherme ?
Li studas strangajn sovaĝulojn : "francajn esperantistojn" !  Mi scivoleme legus lian tezon pri ili sed bedaŭrinde mi ne regas la anglan !

Vidu la videon de sia prelego.

Pri sia gastigo

gijermo3Post tiu belega sabata kunveno, ni gastigis Giljermon hejme. Ni plezure invitis geKosojn por ke ankaŭ ili tranoktu.
Post aperitivo – ni estas en Francujo, ĉu ne – ni vespermanĝis babilante (kune, ne nur Stefano)…
Post brando, aŭskultante kanzonojn, ni daŭre babilis…
Post tranokto, ni matenmanĝis…babilante…
Poste ni veturis al La Roŝelo (La Rochelle), kie atendis nin lokaj esperantistoj. Franjo ĉiĉeronis… Guy ŝercis…Ni ne serĉis dank'al Franjo… Ni tagmanĝis en restoracio, kie kompreneble ni babiladis…
Je la tagfino, vendeanoj rehejmeniris, promesinte revidi Giljermon por ke li prezentu sian tezon pri esperantujo en Francujo…
Esperanto estas belega lingvo por babili, amikiĝi, fratiĝi, ĉu ne !