KeefeLa dimanĉon 2an de decembro, en La Roche-sur-Yon, Vendeo, okazis interesa interŝanĝo kaj fruktodonaj dialogoj inter Dennis Keefe, el Usono, nun vivanta en proksimeco de Valencio, Hispanio, kaj vendeaj uzantoj kaj simpatiantoj de la lingvo.

KeefeMateneTio okazis matene en Esperanto kaj posttagmeze en la franca. Dennis lernis diversgrade 7 lingvojn kaj bone esprimiĝas en la franca. La mateno estis dediĉita ĉefe al memprezento de la ĉeestantoj, kiuj praktikas la lingvon : kiam kaj kiel ili alvenis al Esperanto ? Kiamaniere ili uzis/as ĝin, ktp. Tia materialo estos utila por analizo kaj esplorado de vojoj por interesi homojn pri alternativa vojo en internacia lingva komunikado.

KeefePosttagmezePosttameze, antaŭ iom pli da ĉeestantoj, Dennis montris vojojn por interesi publikon pri Esperanto en aranĝoj, kiuj rilatas al lingvoj sed ne speciale aŭ nerekte al Esperanto, kaj kial la Lingvaj Festivaloj, kiujn li lanĉis en 1995, reprezentas interesan vojon.

Usonano, longtempe vivinta en pluraj landoj (krom en Usono, en Hispanio, Italio, Germanio, Francio, Barato, Ĉinio...), Dennis akiris sumon da spertoj, kiujn li volonte disponigas al ni. Ni ŝatus ree havi okazon dialogi kun li.

HM