Lingvoekzercado kun Katalin en oktobro !

Stage
Date: lundi 21 octobre 2019 08:00 - vendredi 25 octobre 2019 16:00

Lieu: Kvinpetalo  |  Ville: 86410 BOURESSE

Karaj, jam rekomencigis au baldau rekomencigos la kursoj en lernejoj. Jen bona momento por pensi, kiel okupi la venontajn feriojn!
Pedagogia studsesio: Ekzercoj - kreado kaj solvado Kie? En la  kulturcentro Kvinpetalo, en vilago Bouresse en bela regiono Puatuo
Kiam? De la 21a gis la 25a de oktobro
Kun kiuj? Elstara gvidanto Katalin Kovats (kaj same elstaraj partoprenantoj: vi) Katalin Kov ts, redaktoro de edukado.net kaj sperta trejnisto de Esperanto-instruistoj, gvidos 5-tagan seminarion pri pedagogio.
En la seminario, la partoprenantoj detale analizos la lingvajn kapablojn, trastudos la plurcenteran ekzercokolekton de edukado.net, mem kreos ekzercojn kaj solvos aliajn. Specialan atenton ricevos tiklaj gramatikaj problemoj (kiel la uzo de akuzativo, posedaj pronomoj, participoj kaj aliaj) kaj evoluigo de audkompreno kaj parolkapabloj.
Eble aspektas timige serioze, sed mi povas certigi, ke dum tiaj seminarioj en pasintaj jaroj estis grandioza etoso. Estos sendube same ci foje. Ne maltrafu la okazon gui gojigan lernadon!
La seminario taugos kaj por lingvolernantoj kaj por instruantoj ekde la nivelo B1-B2.
Bonvenon en Kvinpetalo!
Claude Nourmont

 

Téléphone
(+) 33 (0) 549 034 314
Email
Cette adresse e-mail est protégée contre les robots spammeurs. Vous devez activer le JavaScript pour la visualiser.
Adresse
4 rue du bureau
86410 BOURESSE

 

Toutes les Dates


  • Du lundi 21 octobre 2019 08:00 au vendredi 25 octobre 2019 16:00

Propulsé par iCagenda