Gratinaĵo de tripkolbaso de "Vire" kun kamembertfromaĝo
Ingrediencoj por 8 personoj:
✗ 1,4 kg da malmolaj terpomoj ✗ 1 kg da tripkolbaso de "Vire" ✗ 500 g da ruĝaj cepoj (ĉirkaŭ 3) ✗ 500 ml da densa kremo ✗ 2 kamembertoj ✗ 60 g da butero ✗ 10 cl da cidro ✗ Salo kaj pipro
Preparado :
✔ Lavu la terpomojn kaj mergu ilin en grandan poton da nesalita akvo. ✔ Kuiru ilin (dum ĉirkaŭ 25 minutoj) por ke ili ne kaĉiĝu. ✔ Senŝeligu kaj pecigu ilin (ĉirkaŭ 5 mm ĝis 1 cm dikaj). ✔ Antaŭvarmigu la fornon je 210 °C. ✔ Dume, senŝeligu la cepojn kaj tranĉu ilin ne tro maldike. ✔ Fandu ilin en pato kun la butero. ✔ Kiam ili falis/moliĝas, senglazu/diluu/(aldoni) per la cidro, lasu vaporiĝi kaj rezervi. ✔ Tranĉu la kolbason en tranĉaĵojn de la sama dikeco kiel la terpomoj, kaj forigu ilian haŭton.
Preparu la kamembertan kremon :
✔ Tranĉi 1/2 Kamemberto en pecojn, ŝelo inkluzivita. ✔ Alportu la kremon al bolado, piprigu sindone kaj fandu la kamemberton en la kremo. Preparado de la plado: ✔ En gratina plado, aranĝu la terpomojn harmonie, kovru per la cepoj. ✔ Aldonu la kolbaso-tranĉaĵojn.
✔ Tranĉu la reston de la kamembertoj en tranĉaĵojn kaj metu ilin sur la kolbaso. ✔ Verŝu la kremon super ĉio kaj baku je 200 °C dum ĉirkaŭ 20 minutoj aŭ ĝis bele bruniĝos. ✔ Akompanu kun verda salato.
Konsilo: Ne aldonu salon al ĉi tiu plado, la salo de la fromaĝo kaj la kolbaso sufiĉas por spici ĝin.
A voir et à entendre ...
Trista sed belega kanto pri la katastrofo de la nuklea centralo de Fukuŝima, kantita de JoMo
Rétrospective de la langue internationale en Vendée