(« Eskabeŝo » estas aroma marinaĵo)
Ingrediencoj :
• 1,5 kilogramo da tre freŝaj sardinoj.
• 3 grandaj glasoj da vinagro.
• 3 grandaj glasoj da akvo.
• 6 ajleroj
• 1 plenmano da petroselo.
• 2 kuleretoj da kumino.
• 2 kuleretoj da papriko aŭ milda ruĝa pipro.
• 1 dika cepo, maldike tranĉita
• 1 plenmano da aromherboj
• Salo, pipro kaj faruno
Preparado :
• Senviscerigu kaj fortranĉu la kapojn de la sardinoj.
• Senskvamigu ilin sub akvo
• Sekigu kaj farunumu ilin.
• Verŝu iom da oleo en paton kaj rapide brunigu la sardinojn ĉiuflanke.
• Konservu la oleon en la pato, sed forigu la sardinojn kaj metu ilin en pladon.
• En oleo, subrostu la cepon kun kumino, papriko, aromherboj, salo kaj pipro.
• Aldonu la akvon kaj la vinagron. Boligu la tuton.
• Dume, maldike haketu la ajlojn kaj la petroselon kune. Apartigu ilin.
• Kiam la saŭco bolas, delikate metu la sardinojn en la paton. Nepre la likvaĵo kovru ilin. Se necese, aldonu unu plenan glason da vinagro kaj akvo, duone-duone. Ekboligu kaj tuj ĉesigu la kuiradon.
• En terpoto, metu laŭ tavoloj :
• miksaĵon de petroselo kaj de ajlo.
• sardinojn kaj cepojn en kunpremitaj vicoj.
• Verŝu la tutan saŭcon sur ĝin por kovri la sardinojn.
• Finu per la miksaĵo de petroselo kaj ajlo.
Tiu ĉi plado konserviĝas sufiĉe longtempe en la fridujo dank' al la vinagro.
Eblas manĝi ĝin per fingroj ĉu kiel aperitivon, ĉu kiel antaŭmanĝaĵon.
Bonan apetiton !