This is a bridge
This bridge is very long
On the road again
This slideshow uses a JQuery script adapted from Pixedelic
  • >>> La dernière mise à jour de ce site a été effectuée le dimanche 29 novembre 2020 <<<
 

Studsesioj en Kvinpetalo

kvinpetalo
Catégorie
Stage
Date
lundi 19 octobre 2020 09:00 - vendredi 23 octobre 2020 16:00
Lieu
Bouresse - 86

Praktikado de la lingvo plurnivela kun Catherine Kremer

La kurso koncernas komencintojn kaj progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso.

Catherine Kremer, profesia ĉiĉeronino, zorgos pri la paroliga kurso : La de ŝi plej ŝatata temo por paroligi homojn estas "turismo".

Venu kaj kunportu anekdotojn aŭ legendojn rilate vian regionon. Aldone, se vi posedas malnovajn dokumentojn rilate viajn praulojn, familianojn, ekz. fotojn, ne hezitu kunporti ilin : ni organizos laborgrupetojn ĉirkaŭ tiuj temoj. Multaj ludoj antaŭviditaj !



Trianivelaj studoj kun Brian Moon

Al tiuj, kiuj jam iom regas la lingvon, ni proponas iom da enprofundiĝo en la kulturo esperanta. Temas pri la studprogramo de la triagrada ekzameno “Atesto pri Supera Lernado” de Franca Esperanto-Instituto. Dum kvin tagoj ni iom studos la librojn preskribitajn por tiu ekzameno kaj faros aliajn lingvajn ekzercojn. Kaj la tuto estos certe interesa ankaŭ por tiuj, kiuj ne celas al la ekzameno, sed deziras plibonigi sian praktikon de la lingvo kaj vastigi sian konon de la Esperanto-kulturo.

Pro la nunaj sanitaraj reguloj en Francio, eblos akcepti nur malmultajn homojn. Ĉiu partoprenanto disponos je propraj lavkuvo, duŝejo, necesejo (krom paroj).

Interesiĝantoj nepre aliĝu frue!

 
 

Toutes les Dates

  • Du lundi 19 octobre 2020 09:00 au vendredi 23 octobre 2020 16:00

Propulsé par iCagenda