• >>> La dernière mise à jour de ce site a été effectuée le mercredi 08 décembre 2021 <<<
 

Pluezekaj someraj tagoj

Pluezek2021
Catégorie
Manifestation
Date
lundi 16 août 2021 00:00 - mercredi 18 août 2021 00:00
Téléphone
07 83 10 83 68


Karaj geamikoj,
Pro la pandemio, ni decidis nuligi la Internaciajn Pluezekajn Renkontiĝojn programitajn de la 15a ĝis la 21a de aŭgusto 2021. Ili okazos en aŭgusto 2022 kun kursoj, prelegoj, ekskursoj, manĝoj, aktivaĵoj ktp.
Sed, ĉar la teamo volis tamen okazigi esperantan eventon, ni decidis organizi « Pluezekaj Someraj Tagoj» (vidu la dokumenton).
la 16-17-18a de aŭgusto
en la renovigita festsalono de Pluezek
de la 14a ĝis la 19a: ludoj, retbabiladoj kun esperantistoj de la tuta mondo, ekskursoj, muzikaj intermezoj ktp
du koncertoj de JoMo: mardon la 17an je la 20a 30 kaj merkredon la 18an je la 15a
la jarkunveno de la FEB merkredon la 18an je la 10a en la sama loko

Ĉar pluraj interkantanoj partoprenos (Maja, Hubert, Paulette, Manjo, Laurent ktp) ni planas eventuale prezenti kelkajn kantojn; tiel ni ankaŭ reklamos por nia koruso. Do bonvolu informi min se vi intencas partopreni en tiu evento.

Do, se vi deziras retrovi esperantan pluezekan etoson, se vi volas kanti kune, se vi bezonas paroli la lingvon, se plaĉas al vi spekti JoMo-n, se vi planas partopreni en la jarkunveno de laFEB, se vi….., tiam vi ne maltrafu la « Pluezek Someraj Tagoj»

 
 

Toutes les Dates

  • Du lundi 16 août 2021 00:00 au mercredi 18 août 2021 00:00

Propulsé par iCagenda