Gratinaĵo de tripkolbaso de "Vire"
kun kamembertfromaĝo
Ingrediencoj por 8 personoj :
✗ 1,4 kg da malmolaj terpomoj
✗ 1 kg da tripkolbaso de "Vire"
✗ 500 g da ruĝaj cepoj (ĉirkaŭ 3)
✗ 500 ml da densa kremo
✗ 2 kamembertoj
✗ 60 g da butero
✗ 10 cl da cidro
✗ Salo kaj pipro
Preparado :
✔ Lavu la terpomojn kaj mergu ilin en grandan poton da nesalita akvo.
✔ Kuiru ilin (dum ĉirkaŭ 25 minutoj) por ke ili ne kaĉiĝu.
✔ Senŝeligu kaj pecigu ilin (ĉirkaŭ 5 mm ĝis 1 cm dikaj).
✔ Antaŭvarmigu la fornon je 210 °C.
✔ Dume, senŝeligu la cepojn kaj tranĉu ilin ne tro maldike.
✔ Fandu ilin en pato kun la butero.
✔ Kiam ili falis/moliĝas, senglazu/diluu/(aldoni) per la cidro, lasu vaporiĝi
kaj rezervi.
✔ Tranĉu la kolbason en tranĉaĵojn de la sama dikeco kiel la terpomoj,
kaj forigu ilian haŭton.
Preparu la kamembertan kremon :
✔ Tranĉi 1/2 Kamemberto en pecojn, ŝelo inkluzivita.
✔ Alportu la kremon al bolado, piprigu sindone kaj fandu la
kamemberton en la kremo.
Preparado de la plado:
✔ En gratina plado, aranĝu la terpomojn harmonie, kovru per la cepoj.
✔ Aldonu la kolbaso-tranĉaĵojn.
✔ Tranĉu la reston de la kamembertoj en tranĉaĵojn kaj metu ilin sur la
kolbaso.
✔ Verŝu la kremon super ĉio kaj baku je 200 °C dum ĉirkaŭ 20 minutoj
aŭ ĝis bele bruniĝos.
✔ Akompanu kun verda salato.
Konsilo: Ne aldonu salon al ĉi tiu plado, la salo de la fromaĝo kaj la kolbaso
sufiĉas por spici ĝin.
Intervention du 11 novembre 2023
Lire à partir de 1h28mn
ou cliquer sur le lien :