Korona : Universo, kial loki min en la mamulon « pangolin » ?Korona

Universo : Tiu besto, Korona, baldaŭ ekstermiĝos de sur la tero, tamen homoj daŭre ŝtelĉasadas kaj manĝas... Tio estas la unua stadio de mia instrua puno.

K : Kial komence en ĉinujo ?

U : La ĉinujo estas la tutmondiĝada kaj amasproduktada simbolo. Tiu lando superpopola amase poluas...

K : Vere... Sed estas ankaŭ pro la interezo de la aliaj landoj, ĉu ne ?

U : Jes, do via misio, Korona, estos disŝuti vin ĉie en la mondo kaj precipe en la tutaj landoj koncernataj en tiu sistemo, Eŭropo, Usono, la landoj produktantaj petrolon...

K : Sub kia formo vi prezentos min ?

U : Vi estos viruso, kiu ĉefe infektos la spirkanalojn.

K : Kial Universo ?

U : Hodiaŭ homoj endanĝerigas la planedon. La poluado tro gravegas sed homaro la amplekson ne taksas. Do nenio estas pli simbola ol la spirado, cû ne ?

K : Tio signifas, ke mi estos danĝera...

U : Vi ne estos pli danĝera ol pluraj aliaj malsanoj kaj malpli riska ol poluo, kiu naskigas milojn da mortintoj ! Sed la diferenco estas ke vi mem estos videbla...

K : Kiel via plano funkcios ?

U : Vi estos tre kontaĝa. Via transinfekta rapideco estos pli alta ol via danĝereco.

K : Sed se mi ne estos tre danĝera, ĉu vi kredas ke homoj timos min ?

U : Jes ja, la timo ŝanĝigos la spiritostaton. Kiam homoj timas, nur ili povas ŝanĝi...

K : Ĉu vi kredas Universo ?

U : Jes, mi aldonos cirkonstancojn por grandigi la timon kaj konsciencoprenojn.

K : Kio do Universo ?

U : La timo estos tiel forta, ke homoj izoligos sin hejme, ili ne plu povos labori, la lernejoj, la publikaj lokoj estos fermitaj. La ŝipoj, aviadiloj, transportrimedoj estos senhomaj...

K : Kion vi esperas pri tio ?

U : Mi deziras ke homaro ŝanĝu, Korona ! Ke Patrino Tero estu respektita ! Ke homoj havu la konscion pri sia stulteco, pri la vivaranĝaj nekonsekvencoj kaj prenu tempon pripensi tion ! Ke ili ne plu kuru, ke ili denove pasigu tempon kun la familianoj, la infanoj ! Ke ili ne plu povu pasi tempon en eksteraj okupaĵoj ĉar ĉio estos fermita ! Ke ili refaru interligon kun si mem, kun sia familio, estas fundamente !

K : Konsentite sed la ekonomiko disfalos...

U : Jes, tio okazigos nepre ekonomikajn sekvaĵojn sed estas necese por ke homoj realigu siajn misfunkciadojn. Ili devu favori minimuman vivrimedon, ili devu denove privilegii regionan konsumadon kaj ankaŭ interhelpon, mi esperas...

K : Kiel mi komunikos malsanon ?

U : Per korpa kontakto, kiam homoj kisas, tuŝas unu la alian...

K : Kiel strange ! Vi volas denove krei ligilojn sed samtempe vi malproksimigas homojn !

U : Ĉu vi kredas, ke ligiloj ankoraŭ estas ? Hodiaŭ la ligiloj ekzistas virtuale per ekranoj. Eĉ kiam homoj promenas, ili ne plu rigardas naturon sed sian telefonon. Krom interkisi, la ligiloj preskaŭ ne plu ekzistas... Do mi malkunigos tiun lastan ligilon kaj troigos iliajn malvirtetojn... Izoligitaj hejme, komence ili ŝatos la ekranojn sed post pluraj tagoj ili estos supersaturitaj... levos la okulojn... retrovos sian familion, siajn najbarojn... kaj malfermos fenestron por rigadi naturon...

K : Vi estas senindulga, vi devu alarmi antaŭ puni homojn...

U : Sed Korona, vi ne estas la unua viruso, kiun mi sendis. Sed ne estis sufiĉe disvastigite, ne sufiĉe akrege...

K : Ĉu vi estas certa, ke homoj fine komprenos ?

U : Mi ne scias... Mi esperas... Nia Patrino Tero estas en danĝero... Se vi, Korona ne estas sufiĉa, mi sendos aliajn por savi la planedon... Sed mi fidas al vi, Korona... ĉar rapide efiko aperos... La homoj estas tre inteligentaj, ili konstatos ke la poluado malpliiĝos, ke la malabundecaj riskoj estas realaj pro tro dislokiĝado, ke la vera lukso ne plu estas mono sed tempo. Mi fidas al ilia singardo vigla kaj kreado de novaj eblecoj... Necesos monda hxoaso, Korona, ĉar tiu funkciilaro tiel katenas homojn, kiel ili ne plu estas kleraj... Ek ! Korona, al laboro !

(Monika H tradukis)