La stratoj estis senhomaj, la vendejoj fermitaj, la homoj ne plu povis eliri.
Sed la printempo ne sciis.
PrintempsKaj la floroj ekfloris, la suno brilis, la birdoj kantis, la hirundoj baldaŭ alvenos, la ĉielo estis blua, la mateno plifrue ekleviĝis.
Okazis marte 2020...
La gejunuloj devis studi rete,kaj trovi okupaĵojn hejme, la homoj ne plu povis fari aĉetaĵojn nek viziti la friziston . Baldaŭ ne plu da liberaj litoj en hospitaloj kaj la homoj daŭre malsaniĝis .
Sed la printempo ne sciis.
Tempis ĝardeni, la herbo verdiĝis
Okazis marte 2020...
La homoj devis izoliĝi por protekti avojn, familianojn, infanojn. Ne plu kunvenoj, manĝoj kaj festoj familiaj. La timo turmentis kaj la tagoj similiĝis.
Sed la printempo ne sciis.
La pomarboj, ĉerizarboj kaj aliaj floris, folioj kreskis. La homoj eke legis, ludis kun familianoj, lernis lingvon, kantis sur balkono kaj invitis la najbarojn ankaŭ kanti. Ili lernis alian lingvon, la solidarecon kaj interesiĝis pri aliaj valoroj. La homoj konsciis la gravecon de la bonsano, la suferon, tiun mondon, kiu haltis, la ekonomikon, kiu elruliĝis.
Sed la printempo ne sciis.
La fruktoj sekvis la florojn, la birdoj nestis, la hirundoj alvenis.
Poste la libereca tago venis, la homoj sciis televidade, la viruso malgajnis, la homoj invadis la stratojn, kantis, ploris, kisis sin unu la aliaj, sen maskoj, sen gantoj.
Tiam la somero alvenis ĉar la printempo ne sciis.
Ĝi daŭre restis malgraŭ la viruso, la timo, la morto.
Ĉar la printempo ne sciis, ĝi lernis al homoj la vivpovon.
Ĉio iros bone, restadu hejme, protektu vin kaj vi profitos de la VIVO !
 
(Monika H. tradukis)