FRA

Sep el vendeaj esperantistoj partoprenis kunvenon la 7an de majo en la Roche sur Yon. La organizintoj (Polyglottes Coffee Potes) proponis ke ni prezentu Esperanton.

Do tiel komenciĝis la vespero. Patrice preparis lumbildojn traktante ĉefajn eventojn de Esperanta historio.  Lia klara prelegeto multe interesis la publikon kiu konsistis el trideko de lingvemuloj veninte por paroli jen itale jen angle. Siavice Stéphane, nia fama babilemulo respondis demandojn.
Dum la dua parto de la vespero ĉiuj sidiĝis ĉe elektata tablo. (Oni povis viziti alian tablon post momento).  
Tabualudo proponita, ĉe Esperanta tablo, multe plaĉis. Ĉiuj, ĉefe la italanoj, konstatis
similecon kun la aliaj lingvoj.

Ni travivis tiun vesperon en la plej varma etoso. Kaj koncerne la akcepton de Esperanto, nek « ĉu vere ? ankoraŭ ekzistas ? » nek « estas bela ideo, bedaŭrinde, ne funkcias ! »…. Male, multintereso kaj scivolemo ĉirkaŭis nin.

Plurlingva kafejo, simpla kaj vere simpatia okazo, por vivigi Esperanton samranĝe kiel aliaj lingvoj. Dauriginde…