SitranNi partoprenis en la Universala Kongreso je la fino de julio ĝis la komenco de aŭgusto 2018 dum unu semajno.
Ni aŭskultis du prelegojn, la unua pri la superrigardo pri Portugalio ; la dua pri la portugalaj botanikaj specioj.
La Portugalio pasintan someron, bedaùrinde suferis pro brulegoj. Feliĉe la korkokverko, la nacia arbo rezistas al fajro.
Plie, ni ŝategis la kursojn de Sylvain LELARGE, kiu estas tre amuza kaj interesa. Dum la unua kurso, ni devis diveni la uzadon de strangaj objektoj. Dum la aliaj, li proponis kelkajn ekzercojn por lerni vortojn kaj paroli pli facile.
Ni aŭdis multe da koncertoj ...

Ankaŭ, ni vizitis la urbeton Sintran, belegan lokon kun ties palacoj ... 

... kaj grandan parkon, kiu nomiĝas Montserrate (Quinta de Regaleira)

 

Montserrate

Tie ni travivis angoran sperton, sprite kaj fizike ni malsupreniris la "boca" (faŭko) de la infero, poste ni supreniris al ĉielo.
Buse, ni voyagxis tra la regiono de Arrabida, naciaparko.

Arrabida

Ni ŝatintus daùrigi la kongreson pli longtempe sed ĝi finiĝis.