Raporto de Iván Mättig Catalán, UEA-Delegito en Santiago de Ĉilio.

99a uk de esperantoSub la Alta Protektanto de Inĝ. Mauricio Macri, urbestro de Bonaero realiĝis ĉi tiu kongreso kiu estas la tria UK okazinta en Sudameriko.

Unue estis en Braziljo (1981), poste en la sama lando sed en Fotalezo (2002).

Ĉi tiu kongreso estas unu el la plej malnombraj, tamen tio ne signifas ke ĝi estis la plej malsukcesa. Miaopinie ĉiu kongreso havas sian propran karakteristikon.

En ĝi partoprenis, laŭ statistiko de la KONGRESA LIBRO, 656 gekongresanoj el 56 landoj el Afriko, Ameriko, Azio, Eŭropo kaj Oceanio. El la Antarkto venis neniu "pingveno".

El Ĉilio estis 8 ĉiliaj partoprenantoj, inter ili, mi kaj ia edzino Ĉelj.

Mi volas informi ke la plej 5 plejnombraj landaj gekongresanoj estis :

El Brazilo : 154; el Argentino : 59; el Japanio : 52; el Germanio : 38; kaj el Francio 34.

Mi sugestas ke vi povu vidi, aŭskulti, aspektojn de tiu ĉi UK en la paĝo kiun faris la LEGIO DE BONA VOLO el Brazilo. Ĝi estas multnacia institucio kiu ĉefe priokupiĝas en la instruado de infanoj. Sia ĉefa karakteristiko estas ke temas pri Kristana kaj Ekumena organizo. La plej grava kreanto kaj gvidanto estas JOSE PAIVA NETO.

Se vi volas havi pliajn informojn pri LBV, skribu al : < Cette adresse e-mail est protégée contre les robots spammeurs. Vous devez activer le JavaScript pour la visualiser. >.

Pri la kongreso en Bonaero vi povas vidi kaj aŭskulti en la jena retpaĝo :  www.bonavolo.com

Klaku unue ĉe : Raporto, LBV en la 99a Universala Kongreso de Esperanto en Argentino, kaj poste ĉe : Tago de Esperanto malfermas universalan kongreson en Argentino.

En ĝi aperas 25 fotoj kun siaj respektivaj klarigoj. Ankaŭ vi povas vidi kaj aŭskulti diversajn videojn pri de aliaj esperanto-agadoj kiel ekzemple :

Intervjuo al S-ino Indu devi Thapaliya (Nepalo), S-ro Carlos Miranda (Peruo), S-ro Trezoro Huang Yibao (Ĉinio), S-ro Abdul Azziz Diallo (Senegalio); Libroservo de UEA; Intervjuo de TV Globeto al ĉilia esperantisto kaj UEA-estrarano José Antonio Vergara, La gitaristo Nico Aloisio; Neida Barros kiu kantas la fama argentina kanzono " Ne ploru pro mi, Argentino"......kaj multaj aliaj videoj.

Dankon.

Iván Mättig C.

Santiago - Cxilio