Renkontoj kun Diferenculoj estas kolekto de rakontoj pri diversaj personoj, kiuj pro variaj kialoj estas en sia medio diferencaj de la plimulto de la homoj kaj pro tio oni perceptatas ilin kiel strangajn, malkompreneblajn, eĉ danĝerajn. Pri tiaj personoj kutime oni klaĉadas kaj kreas stereotipajn opiniojn – plej ofte maljustajn kaj suferigajn. 

La rakontojn prezentas Kamila – kelkjara knabineto. Helpate de siaj gefamilianoj, ŝi konatiĝas kun handikapuloj, malsanuloj, maljunuloj, personoj apartenantaj al fremdaj nacioj kaj kulturoj, praktikantaj diversajn religiojn ktp. La personojn karakterizas diferencaj stiloj de vivo kaj diversaj perspektivoj. Ilia nuntempa situacio estas kutime la sekvo de okazintaĵoj, kiuj influis ilian karakteron, ideojn pri la mondo kaj motivojn de agado. Kamila konsciiĝas, ke ne ĉiuj homoj estas samaj, sed ĉiuj estas egale gravaj, do ili same bezonas estimon, amikecon kaj amon. 

La edukaj valoroj de Renkontoj kun Diferenculoj estas: toleremo, estimo por individuaj diferencoj, konvinko pri devo konatiĝi kun aliaj homoj antaŭ ol krei propran opinion pri ili kaj deziri pritaksi ilian agadon. 

La libreto estas destinita al infanoj en la aĝo de 6 ĝis 10 jaroj. Ĝi povus servi kiel legaĵo en familia rondo, aŭ kiel didaktika materialo en baza lernejo kaj ĉiuspecaj lecionoj de interkultura edukado. 

Elŝuti la libreton  (756 Ko)

Versio kun bildoj (9,7 Mo)