Staĝo pri tradukado

Calendrier
Espéranto-Vendée
Date
30.10.2023 - 04.11.2023
Lieu
Kvinpetalo

Description

Staĝo pri tradukado
Por iuj tradukado estas ĝena neceso en plurlingva medio, por aliaj ĝi estas ŝatata lingva ludo. Ni
ĉiuj devas pli-malpli ofte traduki. Sed bona regado de lingvoj kaj bona kapablo traduki ne ĉiam
kuniras : por bone traduki ne sufiĉas regi la koncernatajn lingvojn, necesas ankaŭ kono pri la
priskribitaj aferoj kaj antaŭ ĉio ekzercado.
Ĝuste ekzercadon ni proponas en tiu ĉi staĝo, dum kiu ni okupiĝos ne pri teorio sed pri praktiko,
kun tekstoj de diversaj specoj (ekzemple literaturo, gazetaraj informoj, vikipediaj artikoloj, turismaj
informoj). La celo estas ne nur produkti bonajn tradukojn, sed ankaŭ plibonigi la lingvan nivelon en
Esperanto, ĉar analizi tradukproblemojn povas konduki ankaŭ al lingvolecionoj.
Partoprenantoj de diversaj lingvoniveloj estos do bonvenaj. La kurso taŭgos ankaŭ por prepariĝi al
la traduka parto de la ekzameno pri supera lernado de Franca Esperanto-Instituto
Temos esence pri tradukado el la franca al Esperanto, sed partoprenantoj kun aliaj gepatraj lingvoj
estos bonvenaj, ĉar oni povos labori interalie pri tekstoj jam ekzistantaj en pli ol unu lingvo.

Kvinpetalo, 15 rue du Lavoir, 86410 Bouresse. http://kvinpetalo.org Ĉekoj al Société Yvonne Martinot
Société Yvonne Martinot, IBAN : FR91 2004 1010 0602 4086 2H02 795, BIC : PSSTFRPPLIM

Détails du lieu

Kvinpetalo

Rue
Rue du Lavoir
Ville
86410 Bouresse
Région
Nouvelle-Aquitaine
Pays
France