Praktika staĝo pri ekologia ĝardenumado kaj Praktikado de la lingvo plurnivela

Calendrier
Espéranto-Vendée
Date
24.04.2023 - 28.04.2023
Lieu
Kvinpetalo

Description

Praktika staĝo pri ekologia ĝardenumado
Aŭtune la unua paŝo por pripensi ekologian mastrumadon de ĝardeno estas konservi vivanta la
grundon.
De jam pluraj jaroj en Kvinpetalo oni amasigas la organikajn defalaĵojn (legomrestaĵojn,
branĉetojn, eltonditan razenon...) kaj nun necesus fabriki simplan kribrilon por disigi la utilan
kompoŝton disde la tro dikaj lignopecoj.
Oni ankaŭ lernos la uzadon de la specialaj iloj por prepari respekteme la grundon sen plugado.

Praktikado de la lingvo plurnivela
La kurso koncernas komencintojn kaj progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio,
familieca etoso.
Catherine Kremer, profesia ĉiĉeronino, zorgos pri la paroliga kurso : La de ŝi plej ŝatata temo por
paroligi homojn estas "turismo".
Venu kaj kunportu anekdotojn aŭ legendojn rilate vian regionon. Aldone, se vi posedas malnovajn
dokumentojn rilate viajn praulojn, familianojn, ekz. fotojn, ne hezitu kunporti ilin por libere
prezenti diversajn temojn al la grupo.

Kvinpetalo, 15 rue du Lavoir, 86410 Bouresse. http://kvinpetalo.org Ĉekoj al Société Yvonne Martinot
Société Yvonne Martinot, IBAN : FR91 2004 1010 0602 4086 2H02 795, BIC : PSSTFRPPLIM

Détails du lieu

Kvinpetalo

Rue
Rue du Lavoir
Ville
86410 Bouresse
Région
Nouvelle-Aquitaine
Pays
France