
La gejunuloj devis studi rete,kaj trovi okupaĵojn hejme, la homoj ne plu povis fari aĉetaĵojn nek viziti la friziston . Baldaŭ ne plu da liberaj litoj en hospitaloj kaj la homoj daŭre malsaniĝis .
Tempis ĝardeni, la herbo verdiĝis
La homoj devis izoliĝi por protekti avojn, familianojn, infanojn. Ne plu kunvenoj, manĝoj kaj festoj familiaj. La timo turmentis kaj la tagoj similiĝis.
La pomarboj, ĉerizarboj kaj aliaj floris, folioj kreskis. La homoj eke legis, ludis kun familianoj, lernis lingvon, kantis sur balkono kaj invitis la najbarojn ankaŭ kanti. Ili lernis alian lingvon, la solidarecon kaj interesiĝis pri aliaj valoroj. La homoj konsciis la gravecon de la bonsano, la suferon, tiun mondon, kiu haltis, la ekonomikon, kiu elruliĝis.
La fruktoj sekvis la florojn, la birdoj nestis, la hirundoj alvenis.
Poste la libereca tago venis, la homoj sciis televidade, la viruso malgajnis, la homoj invadis la stratojn, kantis, ploris, kisis sin unu la aliaj, sen maskoj, sen gantoj.
Ĝi daŭre restis malgraŭ la viruso, la timo, la morto.
Korona : Universo, kial loki min en la mamulon « pangolin » ?
Universo : Tiu besto, Korona, baldaŭ ekstermiĝos de sur la tero, tamen homoj daŭre ŝtelĉasadas kaj manĝas... Tio estas la unua stadio de mia instrua puno.
K : Kial komence en ĉinujo ?
U : La ĉinujo estas la tutmondiĝada kaj amasproduktada simbolo. Tiu lando superpopola amase poluas...
K : Vere... Sed estas ankaŭ pro la interezo de la aliaj landoj, ĉu ne ?
U : Jes, do via misio, Korona, estos disŝuti vin ĉie en la mondo kaj precipe en la tutaj landoj koncernataj en tiu sistemo, Eŭropo, Usono, la landoj produktantaj petrolon...
K : Sub kia formo vi prezentos min ?
U : Vi estos viruso, kiu ĉefe infektos la spirkanalojn.
K : Kial Universo ?

Diplomita de Hautes Études Commerciales (HEC — Altaj Komercaj Studoj), Sciences Po (Politikaj sciencoj) kaj UCLA (University of California, Los Angeles / Universitato de Kalifornio Los-Anĝeleso), Vincent Jacques komencis sian karieron ĉe Boston Consulting Group (internacia kabineto de konsilado pri strategio) antaŭ ol fariĝi entreprenisto. Li kreis Planorama en 2009, t.e. societo pri artefarita inteligenteco, kiu helpas industriistojn pli bone koni sian situacion pri enmagazenigitaj produktoj, poste Yestransfer en 2018 por ebligi tujan kaj sekuran montransigon al la afrikaj landoj je reduktita kosto. Fervora subtenanto de la eŭropa konstruado, partizano de Esperanto ekde 2004, li fondis en 2019 la movadon Espéranto pour l’Europe (Esperanto por Eŭropo), kun ambicio havigi al Eŭropa Unio novan impeton kun garantio al la popoloj de Eŭropo pri egaleco kaj ŝirmado de la kultura diverseco.
Ili kaŭzas kancerojn, Parkinson-malsanojn, psikomovajn perturbojn ĉe infanoj, malfekundecojn kaj denaskajn misformaĵojn.
Pesticidumado estas subkonsiderata de absurda sistemo, kiu preferas balai ĝin sub la tapiŝon.
Kiam iu pesticido estas malpermesita, tuj dek aliaj anstataŭas ĝin. Estas miloj da ili.
Nian landon ni ne plu rekonas. Naturo estas kripligita. Malaperis la triono de la birdoj en dekkvin jaroj ; la duono de la papilioj en dudek jaroj ; Miliardoj da abeloj kaj aliaj polenantoj mortas ; ranoj kaj lokustoj ŝajne malaperis ; sovaĝaj floroj rariĝas.
Tiu malaperanta mondo estas nia, kaj ĉiu mortanta koloro, ĉiu estigiĝanta lumo estas definitiva doloro.
Redonu al ni niajn papavetojn! Redonu al ni la belecon de l' mondo !
Tuj ĉesu paroladon ! Ekagu !
Ce 14 avril 2017 nous célébrons le 100° anniversaire de la mort du Dr Zamenhof :
Méthodes (Metodoj)
Liste des recettes (Listo de receptoj)
Salade de crudités (Kruda salato)
Salade thaîlandaise (Tajlanda salato)
Gratin de sarrazin (Gratenaĵo de fagopiro)
Gratin provençal (Provenca gratenaĵo)
Tarte aux légumes (Torto de legomoj)
Desserts (Desertoj)
Page 1 sur 2