Staĝo pri astronomio kaj Praktikado de la lingvo plurnivela
Description
Staĝo pri astronomio
Ĉirkaŭ Astronomio, mi klopodos samtempe helpi vin malkovri la bazan vorttrezon pri Astronomio
kaj klarigi la diversajn astrajn movojn kaj priskribojn. Kaj kompreneble, se la vetero mildas, uzi
observilojn por spekti la ĉielan volton : stelojn, konstelaciojn, planedojn, ktp.
Apud la faka aspekto, ni povos babili pri ligo inter Astronomio kaj ĉiutaga vivo. Neatendite, ni
konstatos ke la plej modernaj kosmaj teorioj estas ligitaj al niaj kulturaj kutimoj. Do glitado al
filozofiaj aspektoj. Kaj kompreneble ĉiuj aliaj astronomiaj temoj kiuj kreskos pro kaj dum nia
kunveno.
Praktikado de la lingvo plurnivela
La kurso koncernas komencintojn kaj progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio,
familieca etoso
Kvinpetalo, 15 rue du Lavoir, 86410 Bouresse. http://kvinpetalo.org Ĉekoj al Société Yvonne Martinot
Société Yvonne Martinot, IBAN : FR91 2004 1010 0602 4086 2H02 795, BIC : PSSTFRPPLIM