FRA

Ĝi okazis la dimanĉon 12an de julio en Piquet (pike : https://www.ot-roche-sur-yon.fr/decouvrir/visites/patrimoine-naturel/3174-piquet.html ) pitoreskejo de la valo de la rivero Yon.

Piquet2020Estis bonaj surprizoj : neatendite pro Covid-19, la nombro da partoprenintoj superis 20. Inter ili estis Laura Ledoux kaj Benoît Richard, kiuj bicikle vojaĝis per Esperanto de La Ferrière al Japanio, Céline Bernard, direktorino de la publikaĵo "Espéranto-Info", el la departemento Lot, invititaj de Claudie Demongeot, prezidantino de la asocio Réinsertion et Espéranto, kaj Robert Allandrieu kiuj kunlaboras al la sama revuo, Monique Assailly de la asocio Esperanto 79, el la najbara orienta departemento Deux-Sèvres kaj Emma, juna esperantistino de La-Roche-sur-Yon, kiu ĵus finis sian provjaron per reto helpe de Christine kiel korektantino.

La etoso estis amika, kvieta. Estis fakte pli da interŝanĝoj pri ol en Esperanto kaj kaj multe pli pri diversaĵoj...

PiquetFilature2020Céline kunportis ekzemplerojn  de la revuo “Espéranto-Info“ (majo-aŭgusto 2020) riĉa je informoj, ilustraĵoj kaj fotoj i.a. pri la Mediteranea Esperanto-Semajno, la junulara pola Rok'festivalo "Pol-and-Rock", pri COVID-19 (kiel nomi ĝin en Esperanto ?). Du paĝoj estas dediĉitaj, dulingve, al raporto pri la renkontiĝo okazinta en Angers pri la temo "Voyager autrement" (Vojaĝi alimaniere). Tiel, Nathalie Rigault trairis Francion dum kvar monatoj kun du el siaj infanoj per ĉevaloj. Pri tio ŝi verkis libron “En toute liberté" (En kompleta libereco). Bruno kaj Maryvonne Robineau, la plej konataj, iel pioniroj, preskaŭ veteranoj, rakontis sian 8-jaran piediran vojaĝon ĉirkaŭ la mondo pri kiu ili publikigis libron unue sub la titolo "Et leur vie, c'est la terre" (Kaj ilia vivo estas la tero) kaj poste “8 ans autour du monde“ (Dum 8 jaroj ĉirkaŭ la mondo). Intervenis ankaŭ Laura Ledoux kaj Benoît Richard.

Post la pikniko okazis promenado borde de la rivero Yon, gvidita de Yannick, ĝi ebligis interalie malkovri la piknikejon el belvedero.