Bonbona etoso por la partoprenantoj de la renkonto de la 13/11/2021...
Ni estis kvazaŭ 17 personoj el Vendeo, Loire atlantique, Charente-Maritime, Maine et Loire, Deux Sèvres...

Sur nia menuo, ni trovis :
• Proverboj, de Barbara: ludo en esperanto , kaj traduko france kaj itale, eĉ angle, germane, ktp... : ekzemple "Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan. Zamenhof "(vidu tatoeba.org)
• Skeĉo , de Catherine, Huguette, Viviane, Lucette: "Ludoviko kaj kamarado, venas por trapasi ekzamenon, ĉu ili sukcesos?"
• 5 minuta aktivaĵo de Stefano L : "trovi 45 vortojn dum 5 minutoj", ni prenis 30 minutojn ĉar ni multe serĉis (kelkaj ŝercis... aliaj seriozis) kaj lernis novajn vortojn
• Aŭskultado de son-artikolo pri Amazonio, de Guy: tre bona kvalito de la parolado, kaj ege interesa temo, laŭ aktualeco.
• Traduko "les petits métiers" de Viviane: ni ne finis la tradukon... Strangaj profesioj ĉu ne?
• Ludo, de Francine ; Kruca-vortenigmo, temo estis la datrevenoj de nuptoj , ni lernis vortojn (kretono ktp) kaj multe cerbumadis...

Ĝis la venonta, 11/12/2021...