FRA

Tradukisto de komputilaj programoj, vortaristo, aŭtoro de manlibroj, sendependa eldonisto, scipovanta la nederlandan, la anglan, la germanan kaj la francan aldone al Esperanto — kiun li eklernis en 1989, t.e. 15-jaraĝa —, Yves Nevelsteen prelegturneis en Francio.
Li haltis en La Roche-sur-Yon, la ĉefurbo de la departemento Vendée (Vendeo), okaze de kursotago la sabaton 9an de novembro 2019. Matene, li animis la monatan kurson. YvesSola2019Posttagmeze, helpe de projekciado sur granda ekrano, li pritraktis la temon “Oftaj eraroj kaj novaj vortoj en Esperanto“. Verdire, la titolo ne bone spegulas la riĉan enhavon.
Li provokeme surmetis tiuokaze verdan ĉemizon kun anglalingva surskribo "Keep calm and learn Esperanto" (Restu kvieta kaj lernu Esperanton). Tio ne estis eraro... Fakte estas tiom da homoj, kiuj sensukcese kaj kun granda peno lernis kaj lernas la anglan, ke valoras atentigi ilin pri la ekzisto de alternativa lingvo malpli penige lernebla, speciale kreita por faciligi altkvalitan komunikadon kaj konstruajn interŝanĝojn kun diverslingvaj homoj el la tuta mondo. Do, eble ilia scipovo de la angla sufiĉas por kompreni tiun sloganon...


Yves trovis ekvilibran vojon inter finvenkismo kaj raŭmismo. Li estas unu el tiuj tro malmultaj aktivuloj sur vojo kiu plej bone proksimigas la ideon de Esperanto al fina venko, vojo kiu ne neglektas antaŭenpuŝon kaj eblecon nature allogi al la ideo de konstruita internacia lingvo.
Ema al esplorado kaj interŝanĝo pri ideoj, ĉiontuŝulo, li iniciatis en 2006 la projekton “Komputeko“ (Prikomputila terminokolekto)
La celo de Komputeko :
“Ĉar Esperanto estas en Komputeko la plej kompleta kaj plej bone ellaborita lingvo, uzanto de la retejo povus konvinkiĝi ke Esperanto vere funkcias kiel neŭtrala interlingvo, eĉ por komunikado pri komputilaj terminoj. Tial la uzantointerfaco estas havebla en pluraj lingvoj.“
Yves kontribuis al Vikipedio, t.e. la Esperanto-versio de Wikipedia, kaj plue kontribuas diversmaniere per provizo de gvidmaterialo, per kunlaboro en komputilaj programaroj aŭ pretigo de interfacoj en Esperanto i.a. kun Paul Peeraerts el Belgio, Tim Morley el Britio, Chuck Smith el Usono (nun vivanta en Eŭropo), Sergio Pokrovskij el Rusio, ktp. El tiu kunlaboro rezultis interfacoj en Esperanto por :
Ipernity : http://www.ipernity.com
Facebook, socia reto : https://www.facebook.com/
Drupal, por rapida kreo de retejo : https://groups.drupal.org/esperanto
Telegram : https://telegramo.org/
LibreOffice : https://documentation.libreoffice.org/eo/dokumentado-en-esperanto/
Eventa Servo : https://eventaservo.org/
Amikumu : https://amikumu.com/fr/
Ne eblas ĉi tie listigi ĉiujn esperantigitajn liberajn programarojn. Interesatoj povas konsulti tiun liston : https://eo.wikipedia.org/wiki/Listo_de_Esperantigitaj_programoj
Apartan intereson havas la retejo "Eventa Servo", kiu ebligas anonci Esperanto-eventojn sub aspekto kaj formo pli evoluintaj ol la Internacia kalendaro de Esperanto-aranĝoj de la Esperanto-Centro Eventoj en Budapeŝto, kaj de Esperantoland, kiuj pioniris interrete sur tiu vojo.
Yves povis montri ke en tiu 9a de novembro, la E-okazaĵo de La Roche-sur-Yon estis unu el la 19 eventoj de tiu tago en la mondo :
1. DE - Herzberg am Harz, Ekspozicio en la kastela muzeo
2. CZ - Bartošovice na Moravě
3. DE - Herzberg am Harz] Esperanto-lingvokurso A1-A2, B1-B2, C1
4. CN - Distrikto Shangyu, Urbo Shaoxing, Provinco Zhejiang — 13-a Ĉina Esperanto-Kongreso
5. PL - Gliwice
6. FR - Lys-lez-Lannoy
7. BR - Poços de Caldas
8. FR - La Roche-sur-Yon
9. BE - Liège
10. US - South Burlington, Vermont
11. IE - Dublino
12. AU - Brisbane, Kunveno de la Brisbane Esperanto Society
13. US - Denver, Kunveno de lokaj esperantistoj
14. CA - London, Neformala posttagmezo de amuzo kaj konversacio
15. US - Austin, Austin Esperanto Konversacio
16. FR - Parizo, Esperanto Koruso
17. FR - Parizo, Esperanto-kafejo, Café espéranto
18. DE - Zweibrücken, Tradicia manĝo
19. Enrete : Filma konkurso “Mia Asocio, Mia Urbo”...
Eĉ la plej rapida aviadilo ne ebligus fizike saluti eĉ nur dum kekaj minutoj la partoprenantojn de ĉiuj tiuj eventoj !
Kaj virino freŝdate elektita ĉe la Franca Akademio diris ke Esperanto estas morta lingvo !!!...
Eblas ĉiutage scii kiom da eventoj estas ligitaj al Esperanto tra la mondo. Tio inkluzivas kongresojn same kiel simplajn renkontiĝojn, prelegojn aŭ kursojn. En informstando, la mondmapo ebligas montri kio okazas en difinita tago :
Yves eldonas ankaŭ utilajn gvidilojn, ekz. "Eksterrete", konsultebla ankaŭ... interrete : http://www.nevelsteen.info/eksterrete
Sufiĉas forviŝi "eksterrete" por konsulti aliajn dokumentojn de lia retejo.
Helpe de surekranaj ilustraĵoj, Yves prezentis diversajn aspektojn de lingvaj problemoj kaj solvoj, oftaj eraroj en pretigo de vortaroj, uzo de robotoj por solvi problemojn de ripetitaj eraroj, i.a en Vikipedio. Estas bonŝanco por Esperanto havi kompetentulojn en fakoj de komputado, lingvoj, k.a..
YvesGrupo2019Bedaŭrinde la ĉeestantaro ne estis granda — nur 15 partoprenantoj — sed ne mankis interesiĝo, kaj inter la partoprenantoj estis Élisabeth, kiu venis el Normandio, t.e. 290 km... Dankon al ŝi !

HM

________________________________________