coquelicot

Alvoko por malpermeso de ĉiuj sintezaj pesticidoj.
 
Pesticidoj estas venenoj kiuj detruas ĉiujn vivantaĵojn.
 
Ĉie ili estas, ĉu en pluvo, en matenroso, en florsuko, ĉu en la stomako de  abeloj, en la funiklo de la ĵus naskitaj beboj  kaj abela stomako, en birdnestoj, ĉu en la lakto de  patrinoj, en pomoj kaj ĉerizoj.
 
Por la sano, pesticidoj estas tragedio.

Ili kaŭzas kancerojn,  Parkinson-malsanojn,  psikomovajn perturbojn ĉe infanoj, malfekundecojn kaj  denaskajn  misformaĵojn.

Pesticidumado estas subkonsiderata de absurda sistemo, kiu preferas  balai ĝin sub la tapiŝon.

Kiam iu pesticido estas malpermesita, tuj dek aliaj anstataŭas ĝin. Estas miloj da ili.

Nian landon ni ne plu rekonas. Naturo estas kripligita. Malaperis  la triono de la birdoj en dekkvin jaroj ; la duono de la papilioj en dudek jaroj ; Miliardoj da abeloj kaj aliaj polenantoj mortas ;  ranoj kaj lokustoj ŝajne  malaperis ; sovaĝaj floroj rariĝas.

Tiu malaperanta mondo estas nia, kaj ĉiu mortanta koloro, ĉiu estigiĝanta lumo  estas definitiva doloro.

Redonu al ni niajn papavetojn! Redonu al ni la belecon de l' mondo !
 
Ni postulas de nia registaro  la malpermeson de ĉiuj sintezaj pesticidoj en Francio.

Tuj ĉesu paroladon ! Ekagu !
 
 
ĉi tie, angla konferenco pri polenado, subtitolita en esperanto :