BrexitDank' al Vincent Jacques, fondinto de Mouvement Espéranto pour l'Europe (Esperanto-movado por Eŭropo), jam de kelkaj monatoj aperas en amasinformiloj utilaj artikoloj pri "Brexit" (Briteliro), kaj pri la angla, kiu fariĝis fremda al Eŭropa Unio kaj pri la ebla rolo de Esperanto.
Diplomita de Hautes Études Commerciales (HEC — Altaj Komercaj Studoj), Sciences Po (Politikaj sciencoj) kaj UCLA (University of California, Los Angeles / Universitato de Kalifornio Los-Anĝeleso), Vincent Jacques komencis sian karieron ĉe  Boston Consulting Group (internacia kabineto de konsilado pri strategio) antaŭ ol fariĝi entreprenisto. Li kreis Planorama en 2009, t.e. societo pri artefarita inteligenteco, kiu helpas industriistojn pli bone koni sian situacion pri enmagazenigitaj produktoj, poste Yestransfer en 2018 por ebligi tujan kaj sekuran montransigon al la afrikaj  landoj je reduktita kosto. Fervora subtenanto de la eŭropa konstruado, partizano de Esperanto ekde 2004, li fondis en 2019 la movadon Espéranto pour l’Europe (Esperanto por Eŭropo), kun ambicio havigi al Eŭropa Unio novan impeton kun garantio al la popoloj de Eŭropo pri egaleco kaj ŝirmado de la kultura diverseco.

En 2019, Vincent Jacques estis kandidato por Europe Démocratie Espéranto okaze de la eŭropaj balotoj (video) :
Vincent Jacques, numéro 9 de liste pour Europe Démocratie ...
Li havas blogon (el kiu fontas la ĉi supraj informoj) ĉe :
kaj lia retejo por Espéranto pour l'Europe estas ĉe :
https://www.esperantoeurope.org/presentation-esperanto-europe 
Jen kelkaj artikoloj aperintaj aŭ elsendoj okazintaj dank' al li :
“L'espéranto, une langue pour sauver l'Europe!“
Sur la blogo de Vincent Jacques ĉe “The HuffingtonPost“, la 26an de septembro 2019
“Tout le continent européen pourrait apprendre l’espéranto en quelques années“
19an de oktobro 2019 — Longa artikolo sur la retejo de "Usbek & Rica", rubriko Éducation Culture, kun komentoj.
“15/11/2019 : Esperanto : l’idée d’une langue commune en Europe est-elle utopique ?“
Elsendo “En quête de sens“ de Radio Notre-Dame. Intervjuo de Flora Cortes kun Vincent Jacques, Jesper Jacobsen kaj Bernard Cornevin.
“Réseaux sociaux, Brexit... Un nouveau souffle pour l'espéranto ?“
ĉe France Inter  15an de decembro 2019 à 8h49. Eltiraĵoj :
“Si le Royaume-Uni sort de l'UE, il n'y aura plus aucun sens à utiliser l'anglais comme langue dominante alors qu'il ne s'agira de la langue historique d'aucun État membre“
(Se Britio forlasas EU, ne plu estos senco uzi la anglan kiel la regantan lingvon, kiam ĝi ne estos la historia lingvo de iu membro-ŝtato.)
“Aujourd'hui, la majorité des gens ne connaissent pas l'espéranto. Pourtant, c'est une langue bien plus accessible que l'anglais, bien plus abordable pour ceux qui n'ont pas les moyens de prendre des cours ou de payer des séjours linguistiques aux États-Unis.“
(Hodiaŭ la plej multaj homoj ne scipovas Esperanton. Tamen ĝi estas multe pli alirebla lingvo ol la angla, multe pli atingebla por tiuj, kiuj ne povas pagi kursojn aŭ lingvajn studrestadojn al Usono.)
L'espéranto pourrait sérieusement concurrencer l'anglais
“Slate“,  15an de decembro 201
La lutte contre la domination linguistique. Pour une Europe
En tribuno de “L'Humanité“, la 20an de decembro 2019 (por abonantoj, nur parte legebla)
Espéranto pour l'Europe - Adoptons l'espéranto comme langue commune auxiliaire
Video Youtube de “Espéranto pour l'Europe“. 1:30.
Espéranto pour l'Europe | Adoptons une langue commune‎
Sur la retejo Europe 2019 de Vincent Jacques.
“Le Brexit, nouvel espoir de l'espéranto“
En “L'Express“, 28an de januaro 2020.
kaj sur la retejo de Esperanto Radikala Asocio (ERA), Romo, Italio kun ligilo al la artikolo de “L'Express“ kun sama titolo.
Estas interese vidi tiun statistikon de “Wikipédia“ (franclingva versio) pri la konsultado de la vorto “Espéranto“  dum la 90 lastaj tagoj :
https://tools.wmflabs.org/pageviews/?project=fr.wikipedia.org&platform=all-access&agent=user&range=latest-90&pages=Espéranto
 Brexit1
kaj dum unu jaro, de la 14a de februaro 2019 ĝis la 14a de februaro 2020
 Brexit2
 
Wikipédia Espéranto feb 2019-feb2020.jpg
Vizitoj okazis ĉefe dum la kampanjo de la eŭropaj balotoj de la 26a de majo 2019.
Estis 1432 ne klarigeblaj vizitoj la 11an de novembro 2019.
Oni komparu tion kun la vizitoj al la anglalingva Wikipedia de oktobro 2019 ĝis nun.
Ni estu dankemaj al Trump pro la plej bonvena stultaĵo el lia tuta vivo (la 20an de oktobro 2019 —  “NewYork Times“ :  “Mark Esperanto? Trump Misnam His Defense Secretary in Tweet“ / “Mark Esperanto ? Trump misnomas sian Sekretarion pri Defendo en pepo). 
 Brexit3
Esperanto-EN-Wikipedia okt.2019 ĝis 16a de feb.2020.jpg
Ĉu tio inspiru nin en nia estonta informado ? ;-)
Ĉu povas pli utili al disvastigo de Esperanto stultaĵoj de politikistoj aŭ famuloj ol niaj logikaj, raciaj kaj saĝaj argumentoj ?

Henri Masson