Finfine estis preskaŭ 2700 partoprenantoj el 82 landoj kiuj rekuniĝis dum la Monda Kongreso de Esperanto kiu okazis en Lille de la 25a de julio ĝis la 2a de aŭgusto. Tio estas escepta evento por Mondo, por Francio kaj por Vendeo ĉar ni estis pli ol 20 partoprenantoj de nia regiono por vivi la eventon.

Por transdiri la semajnon, pli ol grandaj diskursoj, jen kelkaj pripensoj de la partoprenantoj :

« Ni estas tre kontentaj, post 11-jarojn ke ni ne partoprenis kongreson, ni vidis multe ŝanĝojn. Oni parolis pli facile esperante, multe gejunulojn. Oni ne povas paroli ke esperanto estas nun ideo de maljunulojn. Ĉiuj prelegojn estis en tre bona kaj alta nivelo, eĉ nia grupo !!!!! ni estas tre kontenta. Nivelo estis pli granda, ni esperas ke nia grupo laboros pli bone ĉar esperanto funkcias. »

« Por la unua fojo mi partoprenis al UK, kaj mi agnoskas, ke mi dronis sub multajn proponojn, do kion elekti ? La belega kaj neforgesebla Nacia Vespero estis giganta spektaklo, same kiel la grandega fetiĉo starante sur podio “giganta paŝo por la homaro”. Mi aŭskultis la koncerton de KAJTO, kaj poste partoprenis al ilia ateliero. Ili kuntrenis nin kanti kun ili kanonojn en ĉarma etoso. Ilia gajeco estas komunikema. Du ĝojuloj ! Ne nur Sylvain Lelarge estas gaja gvidanto, sed ankoraŭ liaj paroligaj lecionoj ofertas okazon tutsimple, nature interŝanĝi kun homoj el la tutamondo. Tre tre agrablaj momentoj ! La teatraĵo Feliĉas ĉiuj temas pri migranta problemo. Estas aparta teatraĵo. Juna itala teatra trupo aktoras. Tiu grava temo estas pritraktita ne kutima maniero eĉ kelkfoje humore. Plaĉas al mi tiu spektaklo. Mi povas diri ke la etoso estis varma (pli ol la vetero) svarmis bruaj esperantaj zumadoj en la salono Michaux, kie oni povis renkonti kaj babili kun multaj fremduloj alveninte el tre diversaj landoj. Tio impresis min ! »

« Por mi la kongreso estis tre agrabla momento per riĉa programo kaj la ebleco de renkonti miajn korepondantojn de diversaj landoj kaj de koni aliajn esperantistojn. Ankaŭ mi ŝatis la ĝojon de kanti kunkune, la kursoj estis bone kondukitaj donante la eblecon de paroli inter pluraj landanoj. Tamen, mi aŭdis kritikojn pri la libroservo malvaroriĉa pro la tro alta procento demandita al la aŭtoroj. Ankaŭ dum la internacia vespero la aplaŭdado ne estis respektita por atribui la premiojn. Mi bedaŭras  esti tro maljuna por iri al la venonta kongreso ĉar esti por mi bela sperto kaj la plezuro de bona etoso. »

« Mia unua partopreno al UK restos por mi grandan memoron. La tre diversa homamaso, la fervorega etoso, la kvalito kaj la diverseco de la programo vere impresis min. Interalie multe plaĉis al mi la Nacia Vespero kun FAMO kaj sia grandioza pruntodono, la gaja lernigo de SYLVAIN, la komunikebla ĝojo de KAJTO, la humuro de pluraj konferenculoj kaj la kvalito de iliaj prelegoj, la diverseco de la koncertoj ... Ankaŭ estis la okazo revidi niajn vizitintojn Zhang, Mikaelo, Svetlana, Jasuo, Taeko, Jomo … La renkontoj kaj la babiladoj ĉiam estis senpenaj, simplaj kaj fervoregaj … Stranga kaj feliĉa travivaĵo ! »

« En Lillo mi spertis unuan universalan kongreson. Kia programo !  tiel riĉa ke necesis studi la kongresan libron por elekti, ĉu prelegon, ĉu kurson, ĉu spektaklon kiuj okazis samtempe. Malfacile estis plenumi ĉiujn dezirojn. Ni rapidu por trovi la elektitan salonon, je la fiksita horo ; ni supreniru nivelon 8, malsupreniru nivelon 3 ... ŝtupare ! Kiu ĝoja etoso ! Tiom da homoj el tiom da landoj ! Genia  ideo, la paneloj por glui mesaĝon kaj rendevui kun iu ; tiel mi retrovis Libuse el Svitavy (Cxekio), kiu donis al mi CDon (profesian filmon pri la turismaj vindindaĵoj de la urbo), kiun mi transdonos al Mimi (Vouvant). Buse, dum la vojaĝo al Bruges, mi babilis kun Margareta el Svedio kiu sidis apud mi… Tiu kongreso, la frataj renkontoj, emociplenaj momentoj, entuziasimigis min ; Jam mi pensas pri la UK en Slovakio en 2016 ! »

« Mi neniam antaŭe ĉeestis kongreson, do mi malkovris tiun gigantan organizadon. Ĝi estas interesega kaj amuziĝa sperto. Plie, mi ĝoje  kaj entuziasme  partoprenis la aventuron kun "La kompanoj" kaj la aliaj kantistoj, dum la dimanĉa spektaklo kaj surstrata kunkantado. »

« Mi estis tre feliĉa travivi la semajnon en Lille ... Mi malkovris la grupon KANTOJ, koncerton de piano, la belajn urbojn Lille, Bruges kaj la vidinda museo de Roubaix. Bedaŭrinde mi devis foriri antaŭ la fino do mi ne povis kuraĝigi futbalteamojn. Tiu matĉo sendube estis grava evento. »

« Unu el miaj plezuroj kiun mi travivis tra ĉi tiu centjara universala kongreso en "Lille" en francio, estis ke mi retrovis tiun ĉinan amikinon kiu okaze de la UK en Pekino en 2004 bonvenigis min inter grupo de aliaj eksterlandanoj, gvidis min ĝis la hotelo. Tie tiu helpintemulino  prizorgis pri la distribuo de la dormoĉambroj kaj pri plenumo de formularon KTP. Tiutempe dum la pekino-UK ŝi estis tiom sindonema kaj afabla, ke poste estis ankaŭ granda plezuro babili kelkfoje pere de "skype"-programo. Replezuro duobla estis kiam mi babilis kun ŝia franca edzino; do tiom da ĝojo revivita dank'al esperanto ! »

« Ni neniam forgesos tiun ege agrablan aranĝon. Pli ol 20 asocianoj partoprenis tiun neforgeseblan kongreson. Ni tie renkontiĝis kun karegaj geamikoj de la tuta mondo. Esperante ke niaj vendeanaj esperantistoj same travivis tiun eventon. Plie, la frenezaj geavoj esperas ke ni denove kune vojaĝos al esperantujo ... Mankis tempo por plene ĝui  ĉiun prezentadon, la anĝelo estis iomete okupata kaj pardonpetas pro sia malĉeesto kaj ni estas pretaj por partopreni Internacian Junularan kongreson, kiu okazos en Polujo, venontan jaron ... Kun vi ? »

Elŝutaĵoj :

La programo de la kongreso

La fotoalbumo de la kongreso

La kongreso en la ĵurnalaro : France Inter - ITélé - Grand Lille TV - L'avenir du Luxembourg