FRA Frumatene dekduo de vendeaj esperantistoj ellitiĝis por partopreni la faman marŝo de la ducentjariĝo de « La Roche sur Yon » (La Bicentenaire). Ĉar la temperaturo estis nur 10 gradoj ni ne povis admirigi niajn belajn novajn t-ĉemizojn je la starto. Iom post iom la suno aperis kaj demetante niajn puloverojn ni elmontris niajn dorsojn plenajn je PACOJ.

Bicentenaire1Bicentenaire2

Bicentenaire3En amika etoso ni povis paroli kun kelkaj piedirantoj, heroldi  nian lingvon (kompreneble, sen tro da prozelitismo)  kaj partoprenante dancon dum la provianta paŭzo ni rimarkigis nin ! (vidu la videon).

Post 7, 12 aŭ 15 km ni rekunigis la 7500 ajn partoprenintojn por la tradicia foto.