Multe da suno ĝojo kaj emocio tiun sabaton la 24an de septembro en « Placo Napoleon ». El Francio alvenis geamikoj por kanti kun « La kompanoj » kaj festi la dudekan datrevenon de nia asocio. Multaj el ili jam renkontiĝis en la kongreso de Lilo en julio 2015 kaj ili plezure rekantis la tradukitajn kanzonojn por tiu evento.
Multnombraj pasantoj sub la suno bonvole spektis kaj kelkaj mallaŭte kantis strofojn kun ni. Kia surprizo aŭdi ege famajn kanzonojn per nekonata lingvo. Estis bona okazo interparoli, informi pri la lingvo kaj donaci libreton presitan okaze de tiu aranĝo (kanzonlibreto).
Grava emocio ! preterpasante virino kaj ties filino kortuŝinte aŭdis la kanzonon kiun ili elektis kelkajn tagojn antaŭe okaze de parenca entombigo : « kiam restas am’nur ». Iuj haltis nur kelkajn minutojn, aliaj plidaŭrigis la plezuron kelkfoje ĝis la finkanzono « Tuj la kampanar ». Unue vizaĝoj mirmienis sed rapide ĝojo luminigis ilin. Muziko kaj Esperanto : vere universaj lingvaĵoj.
Nia tradicia piedralio tra la stratoj de la Roche sur Yon, ege ŝatata de la partoprenantoj, finis la posttagmezon. Post la tre bongusta bufedo en la aŭditorio de la muzik Konservatorio, ni reaŭskultis « la Kompanoj » por la koncerto omaĝe al Brel. Famo per akordiono, Pierre per gitaro kaj Bernard per suzafono mirinde prezentis la « grandulon » Jacques kaj emociigis nin dum pli ol unu horo. La publiko kvankam malmulta, tamen sukcesis esprimi sian kontentigon per viglaj aplaŭdoj. Post tiu sukcesa festo, ni rendevuos por la 25a datereveno.
La gazetaro parolis pri la eventon : Grafiti Urban Radio - Télé Vendée