
Ingrediencoj por 6 ĝis 8 personoj :
• 2 kilogramoj da senosta porka fileto.
• 8 ajleroj, senĝermigitaj kaj tranĉitaj laŭ bastonoj.
• 3 askalonoj, senŝeligitaj kaj duonigitaj.
• Timiano kaj laŭro.
• 80 gramoj da mara kuirsalo.
• 10 gramoj da dispremitaj piprograjnoj.
• 500 gramoj da porko-graso.
Preparado :
• Hejtigu la fornon je 140°C (termostato je 4/5).
• Sur la fajro en granda gisfera kaserolo, fandu la porko-grason.
• Ŝutu la dispremitajn piprograjnojn, aldonu 2 laŭrfoliojn, iom da timiana floro kaj la askalonojn.
• Dume, enigu la ajlajn bastonetojn en la porkaĵon. Poste rulu ĝin en la salo. Metu ĝin sur papertukon (por forigi la troon). Metu la tuton en la porkograson, kovru, ekboligu, poste kuiru en la forno dum 3 horoj.
• Zorge elprenu la pecon de porkaĵo per kribrokulerego, delikate metu ĝin en terpoton, poste filtru la grason kaj kovru la porkaĵon per ĝi.
• Lasu malvarmiĝi. Metu ĝin en la fridujon dum almenaŭ du tagoj.
Vi povas manĝi ĝin malvarman, sur tranĉaĵoj de rostita pano aŭ vi povas tranĉi ĝin malvarman en tranĉaĵojn kaj friti ĝin, prezenti kun salato.
Kaj kio pri novaj terpomoj ĵus brunigitaj en ĉi tiu graso ?
Kial ne kelkajn fungojn, tiam patrostu ilin !!!
Ili fariĝos unu el la plej bongustaj ornamaj garnaĵoj.
Vi povas same fari kun fileo de ŝafido, uzante anasan grason.