Promenado tra naturo kaj Vikipedio kaj Praktikado de la lingvo plurnivela
Description
Promenado tra naturo kaj Vikipedio
Ĉiutage, matene aŭ posttagmeze laŭ la vetero, ni vizitos naturan medion - arbaron, herbejon,
vojrandon, lag- aŭ riverbordon... kaj malkovros ĉefe plantojn, eble fungojn. Kaj interne de
Kvinpetalo, ni determinos, iom studos pri botaniko kaj riĉigos Vikipedion per informoj ligitaj al la
renkontitaj estuloj.
Ja unuavide ambicia programo, sed ne timu : ĝi estas alirebla por ĉiuj, kaj la celo pliampleksigi
Vikipedion ege gravas por la disvolvo de nia esperanta komunumo.
Ne forgesu vian komputilon, promenŝuojn, eventuale determinlibrojn (eĉ bazajn) kaj lupeon.
Tiu staĝo taŭgas ankaŭ por prepariĝi al la faka branĉo "Sciencoj kaj Tekniko" de la Atesto pri
Kapableco de FEI.
Praktikado de la lingvo plurnivela
La kurso koncernas komencintojn kaj progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio,
familieca etoso.
(vidu supre)
Kvinpetalo, 15 rue du Lavoir, 86410 Bouresse. http://kvinpetalo.org Ĉekoj al Société Yvonne Martinot
Société Yvonne Martinot, IBAN : FR91 2004 1010 0602 4086 2H02 795, BIC : PSSTFRPPLIM