Pikniko2016 1La Regiona Centro de Malkovro pri la Biodiverseco Beautour (botur) de La Roche-sur-Yon estis la kadro de la ĉi jara pikniko de la asocio Esperanto-Vendée kun dudeko da partoprenantoj.

Bonŝance, ĉar okazis striko de la suno, ĝi povis okazi en ŝirmita loko... en forcejo :-(

La centro estas riĉa je ekspoziciaĵoj (okazis unu pri abeloj) sed ankaŭ papilioj, birdoj, kaj vizitebleco en la naturo ĉirkaŭe.

La konstruajo, parte sur fostoj, estas bonege izolita pro uzo de pajlo en la konstruado de la muroj kaj de la tegmento.
http://www.beautour-paysdelaloire.fr/centre-beautour/presentation/

Pikniko2016 2Mia propra menuo estis parte kanibala : 1 "avocat" (en la franca estas sama vorto "avocat" por la frukto avokado kaj la profesio advokato), 2 "financiers" (= financistoj, t.e. sekaj kukoj amandgustaj), 1 "religieuse" (religiulino — t.e. pufkuko kun ĉokolada kremo)... ;-)

Multaj interŝanĝis pladojn, receptojn, ĉefe kukojn kaj trinkaĵojn, i.a. vinon de floroj de nigra sambuko, kies beroj enhavas kontraŭoksidan substancon : polifenolon, kiu estas tre bona por la sano, i.a. kontraŭ kancero. En la franca, vi serĉu interrete per "sirop fleurs sureau" aŭ "sirop baies sureau". Tamen atentu, ke ekzistas venenaj specioj.

Henri