Nos prochains rendez-vous
- 11 septembre 2025 : réunion de préparation du Festival des langues.
- 11 octobre 2025 : reprise des rencontres du samedi.
- 6 décembre 2025 : 3ème édition du Festival des langues.
Toutes ces rencontres ont lieu à la Maison de quartier des Forges.
Festival des langues 2024 - Le bilan en images
Lingva Festivalo okazis en « Maison de quartier des forges », La Roche sur Yon, la 23an de novembro 2024.
Ĉirkaŭ 200 homoj ĉeestis la festivalon kaj malkovris : berberan, portugalan, bambaran, gestlingvon, ĉinan, puatua-santonĝan (1), vjetnaman kaj esperanton.
La asocio « Assam dignité » (2) preparis tagmanĝon por la organizantoj kaj lingvaj prezentantoj.Tio kreis ligon inter la partoprenantoj.
Ni emfazu la junecon de la parolantoj de la bambara, ĉina kaj portugala.
La publiko vizitis ankaŭ la forumon por interŝanĝi kun diversaj asocioj : Servas, AEIN, ACB, « café polyglotte », « la Soulère », la asocio de kurdoj, « Fête une autre terre », « Espéranto Vendée », « Assam Dignité », ...
La koncerto de la koruso « Coeur d’exil » per kantoj en diversaj lingvoj, fermis ĉi-tiun grandan kulturan lingvan kaj amikan momenton.
Senpacience ni antaŭĝojas la venontan lingvan festivalon.
(1) Puatua-santonĝo : regiona lingvo en Puatuo (lingvo de oïl)
(2) Assam Dignité (Association solidaire de soutien aux migrants) : asocio kiu proponas aktivaĵojn al migrantoj,